Fabela Esperanto-Tago Baden-Virtembergo 2021
10:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Sentu vin invitata al vizito de burgo Hohenstaufen sur monto Berg Hohenstaufen en Göppingen-Hohenstaufen, kaj ĝuu unu (aŭ eble eĉ plurajn) fabela(j)n Esperanto-Tago(j)n kune: Fabela Esperanto-Tago Baden-Virtembergo 2021

Loka

Sentu vin invitata al vizito de burgo Hohenstaufen sur monto Berg Hohenstaufen en Göppingen-Hohenstaufen, kaj ĝuu unu (aŭ eble eĉ plurajn) fabela(j)n Esperanto-Tago(j)n kune:

Fabela Esperanto-Tago
Baden-Virtembergo 2021

18a septembro 2021

bzw. 17a-19a septembro 2021
apud kaj  sur kaj  ĉe Hohenstaufen   


Jes, fine ni volas denove renkontiĝi persone, kaj tiel ni planis ĉi-renkontiĝon laŭeble flekseble respektante la komplikajn koronvirusajn regulojn, kaj nun proponas al vi du variaĵojn, nome KUN resp. SEN tranoktado, nome:
•    17a-19a sept. 2021 (tranoktado en la junulargastejo)
•    18a sept. 2021 (nur taga programo)


La ŝvaba pejzaĝo ĉirkaŭ Göppingen estas ne nur tre interesa laŭ historio kaj geografio, pli ol tio ĝi estas eksplicite belaspekta (trovu mirindajn fotojn en jena paĝo: burgruine-hohenstaufen.de.

La junulargastejo Göppingen-Hohenstaufen situas ĉe la piedo de monto Hohenstaufen. Antaŭ mallonge oni grandskale renovigis ĝin, kaj de tiam ĝi havas raran specialaĵon: oni povas tranokti en arbodomoj (vidu maldekstre). Bedaŭrinde tiaj litoj jam ĉiuj estas ĉiuj menditaj, do, se vi ne jam estis mendinta unu por vi, vi ne plu havas ŝancon 'kapti' unu tian, kaj devos kontentiĝi kun normala lito.  --- Sed tiun vi devas mendi laŭeble rapidege, por ke neniu fremdulo anstataŭ vi dormu en "via" lito. (Kostoj por ciu persono kaj nokto por 4-litaj ĉambroj kun matenmanĝo: 34,80 €, por 1- aŭ 2-litaj ĉambroj estas malrabato.)

Je nia fabela Esperanto-tago (18a sept.) ni renkontiĝas je la 10a00 ĉe la bushaltejo apud la junulargastejo, poste ni vizitos la Barbarossa-preĝejon kaj la ekspozicion pri la Ŝtaŭfoj, poste ni ŝvitas dum kvaronhoro kjschwitzen etwa eine Viertelstunde den Berg hinauf und genießen dann den grandiosen Ausblick ins Land.

Poste ni veturas per buso 933 en Göppingen'on, kaj vizitas la „Märklineum” kun la maketo-trajnetoj de firmao Märklin - interesa, ne nur por amantoj de maket-trajnetoj! Poste ni promenadumas tra la urbeto Göppingen, kaj ankaŭ vespermanĝas tie, antaŭ ol la tranoktemuloj reveturi per la sama linio 933 reen al Hohenstaufen.

La invitilon kun pliaj detaloj vi trovas ĉi tie:
https://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/fabela-esperanto-tago.php?lang=EO


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉