"
Ĉu okazu instruado pri religioj en la lernejo?"- tamen ne instruado de nur unu religio, sed instruado pri religioj ĝenerale, kaj samtempe pri ateismo / agnostikismo / liberpensado, ktp.
Jen nia diskuttemo ĉi-jara. Bonvolu noti, ke la evento estas por
membroj de ATEO. Ili jam ricevis la ligilon. Se vi
ne estas membro de ATEO sed interesiĝas pri la sesio, bonvolu sendi retmesaĝon al
Anna Lowenstein ĉe
anna.lowenstein@esperanto.org. Vi ricevos la ligilon per retmesaĝo.
Ateista Tutmonda Esperanto-Asocio (
ATEO) celas prezenti la voĉon de ateistoj, liberpensuloj, humanistoj, sekularistoj kaj aliaj raciistoj, en la Esperanto-movado, kaj ankaŭ prezenti Esperanton ĉe naciaj kaj internaciaj ateismaj asocioj. Pli da informo ĉe
http://ateisto.org/