🖥 Vikipedia Unesko-konkurso 2021
Vikipedia artikol-redakta konkurso pri Unesko

Konkurso

La konkurso Unesko 2021 celas plimultigi enhavon en Esperanto pri Unesko kaj tiel disvastigi ĝiajn valorojn kaj idealojn – kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kontribui al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj.

Ĝia formo estas reta artikol-redakta konkurso. Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj