🖥 Gustumado de la Itala Kongreso
Virtuala Itala Kongreso por iom gustumi la venontan nacian kongreson

Internacia

Karegaj ,
bedaŭrinde IEF devis nuligi la nacian kongreson kiu devintus okazi fine de aŭgusto2020, ĝin enprogramigante fine de aŭgusto 2021, pro Kovid19.
Tamen, por ne tute senigi la fidelajn partoprenantojn kaj ĉiujn interesatajnesperantistojn je la ĝojo partopreni al la itala kongreso, IEF decidis organizi jun …. Gustumadon ĝuste sub la nomo “Gustumado de itala nacia kongreso”.
Ĝi okazos ĉiutage de la 23-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2020 de la 17.00 ĝis la 19.00 (itala horo) pere de Zoom kaj resendo al Facebook kaj youtube.
Mi aldonas la programon kiu antaŭvidas – kiel la tradicia kongreso – prelegojn, seminariojn, iom da turismado, koncertojn, rondan tablon.
Por partopreni sufiĉas sendi retmesaĝon al  debora.rossetti.1611@gmail.com kaj vi ricevos la datumojn por eniri en la …. Kongresejon.
La aliĝo estas senpaga.
​​​​​***************​
Programo:
 
“GUSTUMADO de itala nacia kongreso”  
de dimanĉo la 23-a ĝis sabato la 29-a de aŭgusto 2020
 
• Dimanĉe 23/08  (18.00 /20.00)
Saluto de la komunumo
Saluto de la kongresejestro
Ivan Orsini: prelego pri Raffaello
 
• Lunde 24/08 (17.00 /19.00)
Duncan Charters: Komunikado: interpersona, informa, transkultura, konfliktsolva
Renato Corsetti: Sankta Francisko kaj la lupo: paco kaj milito en la nuna mondo
 
• Marde 25/08 (17.00 /19.00)
Premiado de literaturaj kaj kanzon-konkursoj fare de Carlo Minnaja
 
• Merkrede 26/08  (17.00 /19.00)
Turisme tra Assisi kaj la regiono Umbrio
 
• Ĵaŭde 27/08: (17.00 /19.00)
Anna Lowenstein: seminario pri verkado (kun praktikaj ekzercoj).
Anna rekomendas ke vi venu pretaj por mem skribi (mane) aŭ tajpi, sed vi ne nepre devos laŭtlegi vian tekston
Françoise Noireau: lingvaj festivaloj
 
• Vendrede 28/08 (17.00 /19.00)
Humphrey Tonkin, Giorgio Novello, François Lo Jacomo, Sara Spanò, Cesco Reale.   UN 75-jara ronda tablo
 
• Sabate 29/08 (17.00 /19.00)
Niaj artistoj sin prezentas, zorge de Riccardo Lamperti
 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.it
debora.rossetti.1611(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto