SuperTuksKart: kunludado kaj Esperanto-babilado (3a sabato ĉiumonate)
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ni ludos SuperTuksKart-on kaj samtempe voĉbabilas interrete per Jitsi

Kunveno/Evento

SuperTuxKart estas amuza batala-aŭtokonkursa ludo. (Por GNU/Linukso, Vindozo, macOS, aŭ Androido, ĝi estas elŝutebla el https://supertuxkart.net/Download kaj en BSD-sistemoj ĝi tipe haveblas kiel pakaĵo laŭ la nomo `supertuxkart`.)

Por ludi interrete oni devas krei konton en la ludo.

Dum la ludado ni babilos en babilejo: https://calls.disroot.org/STKkunbabilado

Ni ludos sur iu publika servilo kiun ni elektas dum la voĉbabilado konsiderante kiom multaj ni ĉeestas.

Ĉiu estas bonvena (sendepende de ĝia nivelo de Esperanto aŭ SuperTuxKart).

vetkuro-SuperTuxKart.jpg 63,9 kB

fonto de la bildo kaj blogafiŝo pri la bitludo: https://freakspot.net/eo/veturila-videludo-SuperTuxKart/

(Ni aktivas ankaŭ en babilejoj
kaj 
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

calls.disroot.org/STKkunbabilado
eventaservo.gergely(ĉe)erine.email

Interesiĝintoj

Administranto