🖥 LVS: Bernard-Régis Larue [BE] "Lunoj de Jupitero"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Bernard-Régis Larue [BE]: Lunoj de Jupitero

Internacia

Bernard-Régis Larue jam ofte vizitprelegis pri astronomio en la klubejo de La Verda Stelo. Nun tio ne estos alia: en nia sekva evento temos pri la multaj lunoj de Jupitero.

"Jupitero posedas 72 konfirmitajn lunojn. 4 el ili havas diametron de pli ol 3000 km, simile al nia Luno, kaj ili estas tiom interesaj ke la Eŭropa spacagentejo preparas esploradon de ili por 2022. Male multaj aliaj ne atingas 5 km en diametro, kaj orbitas nekutime ĉirkaŭ la giganta Jupitero. Dum malfacilas vojaĝi nuntempe sur la Tero, mi proponas al vi vojaĝon al tiuj foraj, glaciaj kaj mirindaj mondoj."


===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=VndPYmFDSW40U1RkWGJmcnpaajl4Zz09

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Interesiĝintoj

Administranto