🖥 Diskuto: Por atingi pli justan mondon
20:30 - 22:00
Aŭstralio/Adelajdo
Elekti horzonon
Zumado per Zoom (ĉiusemajna babilado)

Internacia

Ni babilas ĉiusemajne, kutime laŭ temo, sed fojfoje ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj.

Estas multaj problemoj en nia mondo. En malriĉaj landoj oni ofte ne povas akiri puran akvon, kaj ofte mankas manĝaĵo. Se mi bone memoras, du trionoj de la homoj en la mondoj enspezas maksimume 2 dolarojn tage. Jen granda problemo. Sed eĉ en la riĉaj landoj, estas homoj sen domoj, sen laboro, kaj homoj kiuj suferas perforton kaj diskriminacion. Krome, per troa manĝado de graso kaj sukero, per troa drinkado, kaj per senekzercaj vivstiloj, multege da homoj estas obeza kaj spertas malsanojn de monabundo. En malriĉaj landoj la infanoj ne ricevas sufiĉe da edukado kaj en la riĉaj landoj oni nun povas pagi por vojaĝi al la kosmo. Malriĉuloj ne havas monon for bazajn medikamentojn, dum mezriĉuloj rifuzas potencajn vakcinojn pro misaj kredoj. Kompreneble estas ankaŭ militoj, malsatoj, ktp. Kion ni povas fari por malgrandigi tiujn problemojn kaj atingi pli justan mondon?

Partoprenu mardon je 20:30 (UTC +9:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/72009602713?pwd=V2dWTkJJNXIzeWhnbm5xZ0NTcmpiUT09
Identigilo: 720 0960 2713, pasvorto: plibonigi
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/groups/zumado.pe...

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBenno Lang