Renkontiĝo de GEJ

Loka

Jam temp' estas denove, alproksimiĝas la sekva KEKSO! Post kiam ni nur povis renkontiĝi rete en majo, ni ja renkontos unuj la aliajn ĉeeste denove la 22an ĝis la 23an de oktobro en la gastejo Naturfreundehaus Schwerte. Bonvolu alveni testitaj, vakcinitaj aŭ resaniĝintaj; pri pliaj detaloj ni daŭre informados vin.

KEKSO estas aranĝo taŭga por komencantoj kaj malferma al ĉiuj membroj kaj simpatiantoj de GEJ. Atendas vin bunta programo kun lingvokursoj, trejnadoj kaj spontaneaj ekskursoj.

Vi bonvenas kunporti keksojn kaj fruktojn! Ĝis en Schwerte ✌️
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj