Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-56)
NULIGITA pro la kronvirusa pandemio
Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio.

Internacia

La 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos en Jelgava – la kvara plej granda urbo de Latvio ( ≈ 63 mil da loĝantoj). Ĝi situas en la centra parto de la lando en Zemgale ebenaĵo ĉe la rivero Lielupe je distanco 42 km for de Rigo, 295 km for de Vilnius kaj 350 km for de Tallinn.

BET-ejo: La Teknika lernejo de Jelgava

PROVIZORA PROGRAMO: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, Interkona, Nacia kaj Adiaŭa Vesperoj, muzikaj kaj artaj programeroj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

Pli detalan informon (Informilo n-ro 1) kaj aliĝilo aperas en la hejmpaĝo de Latvia Esperanto-Asocio, kiel kutime eblos aliĝi ankaŭ rete.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.lv/index.php/eo/eve...
margarita.zelve(ĉe)gmail.com
Pulkveža O. Kalpaka 37

Interesiĝintoj

Administranto