Aktualaĵoj, kaj ĉiuj ajn, de vi priparolendaj, temoj.
[ Ni ĉeestis 6-ope ĉirkaŭ la tablo, plus 1 per telefono, plus 1 per reto. Ni temis pri tre diversaj aferoj. Iu klarigis kio estas "nevidebla teatro" : publika aktorado, tamen okaze de kiu, la "publiko" ne scias, ke nun okazantas aktorado, kaj la "spektantoj" neniam ricevas ĉi-tiun klarigon... Ni temis pri la rolo de memoro, parkerado, en la tradiciaj kulturoj. Ni ankau temis pri ekzisto aŭ ne de rasismo, en la tradiciaj kulturoj, notinde, ni vidis ke afrikano estas skulpita sur la frontaĵo super la enirejo de Notre Dame en Parizo : ankaŭ ĉi-tiu homo estas el la "savotaj", egale kun aliaj. ]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !