Ni invitas vin al nia monata kluba vespero, ĉi-foje en Kafejo Kroppenberg de nia klubano Hermann en Bergisch-Gladbach (Eichelstraße 13-15) kaj antaŭĝojas renkonti malnovajn kaj novajn, konatajn kaj ankoraŭ nekonatajn homojn. La kafejo estas nur kelkajn minutojn for de la tramhaltejo "Bensberg" sur linio 1. Bonvolu anonci vian ĉeeston al nia klubestro Harald retpoŝte, por ke ni antaŭe povu pli bone taksi la demandon pri trinkaĵo.