Esperanto Lernorondo en Gastejo Centimeter VII
18:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Vieno
Elekti horzonon
Unuafoje post la kronvirusa krizo, ni renkontiĝos en bongusta kaj malmultekosta manĝejo por manĝi, babili, kaj lerni.

LokaKurso

Karaj samideanoj!

La 23-an de julio 2020, ni rekomencos la liberan kaj ĝojan (sed seriozan) Esperanto lernorondon, kio haltis dum la kronvirusa krizo.

Senkonsidere de la scipova nivelo, ĉiu povas lerni ĉe ni. Pro tio, ni petas sciigi nin kiom bone vi jam parolas Esperanton. Tial necesas aliĝi (jen la suba retpoŝtadreso) kun informo pri via Esperanto nivelo.

Ankaŭ geamikoj estas bonvenaj! 

Demandoj? Demandu!

Plej amike
Franz-Joseph
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉