🖥 #MondaFest2020 Tago de Veteranoj: Eduardo Vivancos - Centjariĝo de Esperanto-Legendo (Xavi Alcade)
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Inaŭguro de la Tago de Veteranoj

Internacia

#MondaFest2020 Tago de Veteranoj: Eduardo Vivancos - Centjariĝo de esperanta legendo (prezentas Xavi Alcade)

"En Esperantujo oni ofte parolas pri junuloj, sed ni ne forgesu la maljunulojn, kiuj konstruis la movadon kaj komunumon, kiujn ni ĝuas hodiaŭ", skribis antaŭ kelkaj jaroj nia karmemora Mateo Chisolm, el Toronto, pri Eduardo Vivancos (foje esperantigita Vivankos). Eduardo estis honorita pro elstara agado dum la ferma ceremonio de la UK en Seulo 2017. Naskiĝinta en Barcelono la 19-an de septembro 1920, Eduardo Vivancos estas esperantisto ekde la 1930-aj jaroj. Li partoprenis la Hispanan militon (1936-39) kaj eĉ instruis Esperanton al siaj kamaradoj en la fronto. Ĝis antaŭnelonge Eduardo havis mirinde firman memoron kaj senlimajn rakontojn pri la milito kaj la posta ekziliĝo en la koncentrejoj en Francio, antaŭ lia translokiĝo al Toronto en 1954, kie li motoris la lokan movadon dum jardekoj. Venu lerni pri lia eksterordinara vivo kajkunfesti lian centjariĝon kun Javier "Xavi" Alcalde, kiu verkas lian biografion.   

La prezento de Xavi okazas en la 19-a de septembro, deklarita de la Monda Festivalo de Esperanto por fariĝi la Tago de Veteranoj kaj esperinde inaŭguri ĉiujaran honorigon de grandaj veteranoj de nia movado tutmonde. La prezenton de Xavi eblos sekvi realtempe per la jutubkanalo de UEA, UEAviva: https://www.youtube.com/UEAviva
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj