🖥 ILEI-Simpozio
Komenca horo ne konata
Etc/UTC
Esperanto en universitataj medioj – nuntempo kaj estonteco

Internacia

ILEI-Simpozio okazos virtuale kadre de la 54-a Kongreso de ILEI
kun la temo
Esperanto en universitataj medioj – nuntempo kaj estonteco
kaj kvar subtemoj
● Komunikado en multlingvaj edukmedioj  – problemoj kaj solvoj
● Esperanto en supera edukado – mitoj kaj faktoj
● Utiloj kaj defioj de neĉeesta lernado kaj instruado 
● Survoje al virtuala Esperanto-universitato – inter revo kaj realo

———————————————

 Alvoko al universitatanoj

———————————————

Por la simpozio, ILEI kunlabore kun ESF kaj CED kolektas informojn pri agadoj kaj sintenoj en universitatoj kaj aliaj institucioj de supera edukado kaj scienca esplorado, kie: 
 a) oni instruas Esperanton kaj/aŭ interlingvistikon kaj/aŭ esperantologion;
 b) Esperanto-parolanto(j) instruas aŭ studas en aliaj fakoj (ekz. matematiko, ekonomio, historio);
 c) oni esploras pri Esperanto kaj/aŭ interlingvistiko kaj/aŭ esperantologio;
 ĉ) Esperanto uzatas ajnamaniere por la eduka kaj/aŭ scienca laboro;
 d) hejmas libroj en kaj/aŭ pri Esperanto en universitataj bibliotekoj.

La kolektotajn informojn oni celas prezenti dum la Simpozio.

Estis preparitaj du demandaroj – unu por esperantistaj universitatanoj (Demandaro por esperantistaj universitatanoj) kaj unu por ne-esperantistaj universitatanoj, kiuj tamen interesiĝas pri Esperanto; ĉi tiu lasta aperos en diversaj lokaj lingvoj (anglalingva versio jam preta: “The Relevance of Esperanto in Universities Today”, ĉe la dua ligilo ĉi-sube).

Ni havas tri petojn:

(1) se vi studas/is, instruas/is, kaj/aŭ esploras/is en universitato (ne nepre esperanton aŭ pri esperanto) bonovlu plenskribi mem la unuan demandaron, kiu estas por esperantistaj universitatanoj ~ "Demandaro por esperantistaj universitatanoj"; bonvolu disvastigi al esperant-parolantaj universitataj konatoj la ligilon:
 https://forms.gle/V1hwXXEvCWqPLQmi8

(2) se vi studas/is, instruas/is, kaj/aŭ esploras/is en angla-lingva universitata medio bonvolu peti al viaj universitataj kolegoj, amikoj  studentoj, profesorj, lektoroj ktp plenskribi por ni la duan demandaron, kiu estas por ne-esperantistaj universitatanoj ~ "The Relevance of Esperanto in Universities Today".
 https://forms.gle/qLUvkWGtddz3ERuw7

(3) la dua demandaro estas momente preta nur en la angla lingvo; ni deziras tuj traduki ĝin en aliajn lingvojn kaj pere de ĉi tiu listo peti vin disvastigi ĝin ene de viaj lokaj universitataj rondoj.  Ni petas vian helpon traduki la duan demandaron en lokajn lingvojn - bonvolu se vi pretas prepari/provlegi traduko(j)n anonci vin per ĉi tiu listo - ni kore dankas.

Salutas kaj bondeziras,
Angela kaj Radojica
(angela.tellier@esperantic.org kaj radojica.petrovic.rs@gmail.com)


Informoj

Esperanto – studkampo kaj komuniki...

Partoprenontoj

0

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto