73-a IFEF-kongreso
Jarkongreso de internacia fervojista esperanto federacio

Internacia


logo 73-kongresu IFEF 2022_výřez.jpg 103 kB











                                      Bonvenon en Ĉeĥa respubliko!
Ĉeĥa Fervojista Esperanta Asocio r.s. (ĈeFEA) kaj Ĉeĥa Landa Asocio de FISAIC (ĈLA FISAIC) tutkore invitas vin al la 73-a IFEF-kongreso 2022 en Beroun. Urbo Beroun kun sia riĉa historio troviĝas en Meza Bohemio, 35 km okcidente de Prago, facile atingebla per trajno aŭ aŭtomobilo.
Ni, organizantoj de la kongreso estas ĝojaj, ke per la kongreso en Beroun ni povas daŭrigi tradicion de organizado de IFEF-kongresoj en Ĉeĥa respubliko (1991 - 43-a IFK Olomouc, 2001 - 53-a IFK Tabor kaj 2011 - 63-a IFK Liberec) kaj disponigi por vi agrablan medion por restado kaj kongresa traktado. La hotelo Grand en Beroun, kiu gastigos nin dum la kongresa semajno estas taŭge ekipita por similaj aranĝoj, kie vi povos ĝui ĉiujn programerojn, loĝadon kaj manĝaĵojn en la sama loko.
Samtempe ni volas prezenti al vi belan regionon de Meza Bohemio kun ĝiaj riĉaj naturaj kaj historiaj interesaĵoj. Dum kulturaj programeroj vi povos plene ĝui bonkvalitajn kaj interesajn prezentadojn de lokaj artistoj kaj muzikistoj.
Ni esperas, ke la kongreso en Beroun ne trompos viajn atendojn, kaj ke vi reme­moros ĝin en viaj kapoj kaj koroj por multaj jaroj.
Estu kore bonvenataj en la 73-a IFEF-kongreso en Beroun.
La LKK!
Dosieroj