V irtuala
E speranto-instruista
R enkontiĝo de
S udameriko
Kiam? La 17-an de Septembro, de la 17-a ĝis la 21-a horo UTC (14-a ĝis la 18-a horo laŭ Brazilja Horo)
Se vi instruis, instruas, aŭ pensas iam instrui Esperanton, vi nepre partoprenu la duan
VERSon! (kiu ne estos la lasta; espereble ni ankoraŭ faros multajn VERSojn formante belan poezion!)
Dua-eldone: Kial daŭre Virtuala? kaj kial Sudamerika?Esperantistoj el AERĴ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro), kiuj ĉiujare organizis ĉeestan renkontiĝon pri esperanto-instruado, iniciatis virtualan renkontiĝon en 2021 pro la koron-virusa pandemio. Tuj estis invititaj la reprezentantoj de ILEI el aliaj sudamerikaj landoj kaj jen loka evento iĝis la kontinenta
1-a VERSo. En 2022, la evento denove okazas virtuale kaj senpage, por faciligi la partoprenon de ĉiuj interesatoj.
Kiel ĝi okazos?La evento okazos per Zoom kaj ankaŭ estos vivelsendata al la
jutuba kanalo de ILEI en Brazilo. Por ricevi ĝisdatajn informojn kaj la ligilon al la Zoom-ĉambro,
plenigu la aliĝilon.
Programo
Baldaŭ aperos.
Donacoj
Nia evento estas plene virtuala kaj senpaga. Tamen, via financa kontribuo ĉiam estas bonvena kaj subtenas la esperantan movadon.
Vi povas efektivigi vian donacon per banka ĝiro, depono aŭ PIX al la jena konto:
Banco do Brasil
Agentejo: 2865-7
C/C: 420.822-6
Pix: disvastigo.aerj@gmail.com
aŭ per kreditkarto en Pagseguro:
https://pag.ae/7Yxs-fQpn Poste, sendu la pagpruvilon al la retadreso disvastigo.aerj@gmail.com.
Se vi loĝas ekster Brazilo kaj ankaŭ volas donaci, kontaktu nin per retadreso kaj ni informos vin pri pagmanieroj.