42a BAVELO-Seminario, 23a - 25a Oktobro 2020, en Rottweil
NULIGITA Ne okazas pro Corona
BAVELO kaj Espéranto France-Est invitas al la 42a BAVELO-Seminario, 23a - 25a Oktobro 2020, en Rottweil. Lerni Esperanton estas plezuro, aparte en la gaja komuneco de internacia semajnfina seminario. Ankaŭ ĉi-aŭtune vi trovos buntan programon kun multaj kulminoj.

Loka

BAVELO kaj Espéranto France-Est invitas al la 

42a BAVELO-Seminario


23a - 25a Oktobro 2020

en Rottweil 

Lerni Esperanton estas plezuro, aparte en la gaja komuneco de internacia semajnfina seminario. Ankaŭ ĉi-aŭtune vi trovos buntan programon kun multaj kulminoj.

Rottweil - urbo de turoj 

 
Rottweil estas la plej antikva urbo de Baden-Virtembergo, sed ĝi havas unu el la plej novaj allogaĵoj: 246 m altan turon kun la plej alta panorama platformo de Germanio. Ĝi estis konstruita de firmao Thyssenkrupp por testi liftojn. De oktobro 2017 ĝi akceptas vizitantojn.

Jam la ekstera aspekto estas interesa: ĝi estas kovrita per teksaĵo, kiu donas tute diversajn impresojn depende de la taga lumo. Ene de la turo okazas eksperimentoj pri liftoj: kelkaj liftoj povas plurope okupi la saman ŝakton. Kiel? Tion vi ekscios surloke, ĉar en la dimanĉa mateno ni esploros tion dum komuna ekskurso. Sed ne nur la liftoj estas interesaj, eĉ la konstruado de la turo mem montras plurajn rekordojn (Vi povas spekti tempoakcelitan filmeton pri tio en 4-minuta (jen) aŭ 7-minuta versio, el kiu devenas la supra bildo.

Dum la sabata posttagmezo okazos la tradicia ekskurso: ni iros al la urbo, kiun la romianoj fondis en la jaro 73 p.K.

Sed ĉi-tiu ekskurso estas aparta: ĉar ni sukcesis dungi de la urbo oficialan ĉiĉeronon, kiu rekte esperantlingve gvidos nin tra la historia urbokerno. - Ambaŭ ekskursojn gvidos la profesia ĉiĉerono pri la urbo kaj la turo, nome Christoph Frank. Do vi jam povas antaŭĝoji kompetentan gvidadon al interesegaj vidindaĵoj.

Ĉe tiom da kulminoj ankaŭ la kursoj havu kulminojn, tial ni proponas denove la formon de Gaja Semajnfino: en la centro de la aktivadoj estu viaj interesoj kaj talentoj kaj via iniciato. Eble vi intense okupiĝas pri iu temo, ĉu historia, ĉu biologia, ĉu astrofizika, ĉu metia, ĉu medicina, ĉu ĉu ĉu ... - jen la longe atendita ŝanco paroli pri ĝi. Eble vi ŝatas muziki aŭ kanti aŭ prezenti ... Kion ajn - vi estas bonvena dividi tion kun ni.

Do, krom por la plej bazaj komencantoj la „kursoj” ne okazos en la klasika formo kun nur unu instruisto kaj la aliaj ĉiuj lernantoj, sed en formo de interkolega prezentado.

Por havi impreson pri antaŭaj seminarioj, vizitu ankaŭ nian Fotogalerion.
Pli da detalaj informoj vi trovos en la paĝoj loko kaj programo kaj ... ne forgesu aliĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉