🖥 Kroata heredaĵo en Unesko listoj (Marija Belošević)
19:00 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kadre de la 12-a Irana Esperanto-Kongreso

Kunveno/Evento

Priskribo de la prezentaĵo: Enkonduke estos prezentitaj bazaj informoj pri la listo de UNESKO de la monda heredaĵo (kulturo, naturo). En tiu parto la publiko estos invitata al la aktiva partopreno. Nome, respondi al la demandoj ĉu io de ilia lando troviĝas en la listo; ĉu ili konas ion de alia lando; ĉu io de la listo aparte trafis ilin (pozitive/negative). La prelego estos kompletigita per prezento de la kroata heredaĵo en la listo de la Monda heredaĵo kaj same en la listo de la Nemateria kultura heredaĵo. La prelegon akompanos ekspozicio kun la fotoj de la kroataj esperantistoj.
     
Pri la Prezentanto: Marija Belošević, KEU, Kroatio Naskiĝis en Zagrebo (Kroatio). Esperantiĝis en bazlernejo. Individua membro de UEA ekde 1985; membras en IKUE kaj ILEI. En 2022 sukcese trapasis UEA-KER C1 kaj en 2023 UEA- KER C2. Siatempe komitatano C de TEJO. Komitatano A de UEA por ILEI kaj observanto de ILEI ĉe la Estraro de UEA (1993-1997). B-komitatano de UEA (2001-2004; 2004-2007; 2007-2010; 2025-); komisiito pri faka agado de UEA (2003-2004); aktiva en IEK (1991-). Estrarano kaj sekretario de ILEI (1991-1998); de 2003 estrarano kaj vicprezidantino de IKUE; de la jaro 2022 elektita prezidantino de IKUE; kunordiganto de la programo „Tago de Lernejo/Lernado“ (2013-). Gvidas E-kursojn de la jaro 1980. Partoprenis plurajn E-kongresojn, konferencojn kaj similajn aranĝojn dum kiuj prelegis pri la kroataj lingvo, kulturo kaj historio; pri la minoritatoj en Kroatio, kaj Kroatoj kiel minoritatoj en EU-landoj. Profesie okupiĝas pri ĵurnalismo kaj fotado. Aktiva en la sektoro de la neregistaraj organizaĵoj.

La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an  de aprilo 2025 
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.

Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12

Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir/eo/irek-12
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIrana Esperanto-Asocio