Priskribo de la prezentaĵo: La Praktika Bildvortaro enhavas pli ol 2000 zorge kaj bele desegnitajn bildojn laŭ 74 kategorioj kiel geografio, kuirejo, muziko, kaj tiel plu. Tamen ne estas ekzercoj. En ĉi tiu prelego mi priskribas kiel mi verkis libron de 239 paĝoj kun ekzercaro konsistanta el 2000 ekzerco-demandoj kun 8000 respondoj, kaj kiel mi instruis ĝin dum tri-jara periodo dum kaj post la pandemio en zoomaj kursoj en la kadro de Eventaservo.org.
Pri la Prezentanto: Mi estas Dennis Keefe, kaj mia dumviva ŝatokupo estas vortoj kaj vortaroj. En la 90aj jaroj mi verkis mian unuan libron pri vortfarado en Esperanto: La Vortlernigilon, kiu enhavas 2480 ekzercojn pri esperantaj sinonimoj. En la 00aj jaroj, mi eldonis en Azio NESPO: la Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj Prefiksoj. Nun mi daŭrigas mian vorto-laboron teorie kaj praktike kun la esperantaj versioj de La Praktika Bildvortaro kaj, lastatempe, kun la bildlibro Mil Unuaj Vortoj.
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj