🖥 Reta Kunveno kun Mirejo
17:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Momento por paroli, ion prezenti aŭ nur aŭskulti. Praktiki la lingvon. Ne temas pri kurso.

Alia

Momento por paroli, ion prezenti aŭ nur aŭskulti. Praktiki la lingvon. Ne temas pri kurso.

ILEI spronas.     Mirejo ekagas nome de Svisa Esperanto-Societo (SES).

Mireille Grosjean, emerita instruisto pri lingvoj, proponas retajn kunvenojn por doni eblon al esperantistoj uzi nian lingvon kaj progresi en parol- kaj komprenkapabloj. La nova eblo origine koncernas la homojn en Svislando, sed aliaj personoj estas bonvenaj.

Ŝi trovas inspiron en la farmaniero de Sinjoro Yamakawa el Tokyo, Japanio. Ŝi prezentis diversajn strukturojn kaj daŭrojn por tiaj mallongaj kontribuoj. Ŝi trovis inspiron en la famaj TED-prelegoj, kiuj daŭras 18 minutojn, kaj decidis, ke la maksimuma daŭro de prezentaĵoj estu 16 minutoj, pensante pri la 16 reguloj de nia lingvo. Temas pri maltedaj kunvenoj!

Do personoj, kiuj deziras paroli Esperanton, povas prepari mallongan tekston pri iu temo, konsekvence ili devos prepari sin esplorante pri la bezonataj vortoj. Antaŭ la kunsido ili ekrilatu kun Mirejo kaj anoncu sian temon. Dum la kunsido ili povos legi sian tekston, sed ili ankaŭ devos respondi al demandoj, do paroli libere. La kunsido aspektos kiel mozaiko de diversaj prezentaĵoj.

Ŝi organizis retsurfacon por la grupo kaj anoncas la datojn :

Kutime lunde de la 17-a ĝis la 19-a horo (UTC+1 ĝis la fino de marto, poste UTC+2 ĝis la fino de oktobro, poste denove UTC+1)

Lunde 10-an de julio

Lunde 24-an de julio

Merkrede 23-an de aŭgusto

Merkrede 6-an de septembro

Merkrede 15-an de novembro

Merkrede 29-an de novembro

Merkrede 13-an de decembro

Merkrede 27-an de decembro

La interesatoj skribu al Mirejo kaj ili ricevos de ŝi la ligilon. Ŝia retadreso : mirejo.mireille@gmail.com

Ĉiu sentu sin libera proponi temon, aŭ nur aŭskulti. La daŭro ne nepre estu 6 minutoj de peĉakuĉo aŭ 16 minutoj maltedaj. Ĝi povas esti malpli ol 6 minutoj. Ĝi ne povas esti pli ol 16 minutoj. Por ke la parolantoj estu sen streĉo la kunsido ne estas registrata.

Ne temas pri kurso. Se aperas ia gramatika malfacilaĵo, demando aŭ konstanta eraro, la afero estos traktata post la reta kunveno nur kun la koncerna persono.

La retaj kunvenoj kun Mirejo okazas sub la aŭspicioj de Svisa Esperanto-Societo kaj Svisa ILEI-Sekcio.

Ĝis baldaŭ en la Reto !

Elkore salutas Mirejo
 



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mirejo.mireille(ĉe)gmail.com
La Chaux-de-Fonds, Svislando

Interesiĝintoj

Administranto