🖥 NASK 2020
La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

InternaciaKurso

Pro la tutmonda epidemio de COVID-19 la ĉeesta somera programo ĉe William Peace University en Nord-Karolino por NASK 2020 estis nuligita. Sed ni ĝojas informi, ke vi povos partopreni la lecionojn rete!

NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, estas somera studprogramo kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno kaj kunlaboro.  NASK 2020, programo de Esperantic Studies Foundation (ESF), oficiale okazas ĉi-jare kadre de MondaFest' 2020.  La administranto estas s-ino Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512, Usono (eddyellen@aol.com).  

La programo en 2020 okazos per rekta elsendo pere de la sistemo Zoom.  Estos tri niveloj de kursoj:

Post-Baza, kun Hans Becklin.  Tiu ĉi kurso havos du sekciojn je malsamaj horoj.
Meza, kun Tomaso Alexander.  Ankaŭ tiu ĉi kurso havos du sekciojn je malsamaj horoj.
Supera, kun Duncan Charters, pri "La Historio de Esperanto".  

Ĉiu kurso konsistos el 15 horoj da instruado, po 1.5 horoj ĉiutage de lundo al vendredo, dum du semajnoj.  

Ĉiujn detalojn de NASK 2020 adaptita por la reto vi trovas ĉe: https://www.esperantic.org/eo/nask-2020-2/.  
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantic.org/eo/nask-2020-2...
eddyellen(ĉe)aol.com

Interesiĝintoj

Administranto