Lundo 12/05/2025 je 19h : prelego pri Kubo
Kultura vespero okazas ĉiumonate. La temo de la vespero estas :
Kubo Jaro 2025, Espero kaj Estonteco de la Kuba popolo
Kubo lastatempe post la travivo de la pandemio Kovid 19 kaj la politika ŝanĝo de la ekonomio por antaŭenigi Kubon kiu stagnis kaj ŝokis la kuban popolan vivon kaj ekonomion, eblaj investoj flanke de la Franca ekonomia sistemo ĉe la Kuba Agrikulturo, Industrio, Transporto k.t.p.
Ĉefe post mallonga prezentado mia la publiko havos la ŝancon demandi kaj mi honeste kaj sincere respondos la demandojn, mi ne estas ekonomisto, mi ne estas politikisto. Mi estas parto de la kuba popolo kiu travivas tagon post tago la Kuban popolan vivon pere de vundita espero sed kun fido je la estontenco kiel ĉiam.
Poste ni kune manĝetos, trinkos kaj babilos. Bonvolu kunporti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn por dividi. La evento okazos en esperanto. Ĉiuj estas bonvenaj.
En nia sidejo: 4bis rue de la Cerisaie, Parizo, metroo Bastille
Lundi 12/05/2025 19h : conférence sur Cuba - Kubo Jaro 2025, Espero kaj Estonteco de la Kuba popolo
La soirée culturelle a lieu chaque mois. Le thème de la soirée sera :
Ensuite nous grignoterons, boirons et bavarderons. Apportez de la nourriture et des boissons à partager. La soirée se passera en espéranto. Tout le monde est bienvenu.