Kion oni proponas:
Vi estos en amika etoso en spacplena prelego-ĉambro, kun refreŝigaĵoj surloke. Ĉeestos gastprelegantoj invititaj veni el transmare, kaj pluraj aliaj prezentantoj. Nia ĉefa invitito estas Tonjo del Barrio, prezidinto de Hispana Esperanto-Federacio.
- Prezentoj, klerigaj klasoj, kaj diskut-rondoj.
- Okazo ekzerci vian Esperanton kun aliaj parolantoj.
- Libere eliri laŭ via plaĉo por vidi Manĉestron dum vi estos en la urbo.
- Eblo aĉeti Esperanto-librojn, inkluzive de niaj plej freŝe eldonitaj.