🖥 Muzikaj sekretoj (Francesco Franceschini)
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kadre de la 12-a Irana Esperanto-Kongreso

Kunveno/Evento

Priskribo de la prezentaĵo: Aŭskultado kaj simpla analizo de tri-minuta partituro verkita antaŭ du jarcentoj donas inspiron por malkovri kiel muziko, supervenkante kulturajn kaj naciajn barilojn, kapablas emocii homojn kaj tuŝi ĉies sentojn. Per facila universala lingvo Esperanto ni komprenos kelkajn sekretojn de la alia universala lingvo "Muziko" kaj ekkonscios pri ties efikeco kiel rimedo por la monda paco.
     
Pri la Prezentanto: Francesco Franceschini [Franĉesko] estas itala publicisto pri teknikaj kaj sportaj fakoj, aŭtoro de popularigaj instruaj verkoj pri programado, muzikamanto kun kvinjara vizitado de muzika konservatorio kaj laŭ la ekzemplo de lia kara majstro Renato Corsetti, disvastiganto de la bona lingvo en aziaj landoj, precipe en Ĉinio.

La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an  de aprilo 2025 
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.

Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12

Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir/eo/irek-12
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIrana Esperanto-Asocio