🖥 TEJO: Kultura Horo
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Kun Ariel Bonkorpa

Internacia

Ĉu vi volas kunhavigi vian talenton kun homoj el la tuta mondo?
Ĉu vi volas kontribui al Esperanto-kulturo?
Kiu ne volus?
Do aliĝu al la Kultura Horo de TEJO!


Ĝi okazos la 27-an de februaro ekde la 14:00 UTC pere de Zoom.
Tio estos ekscita, sprita kaj mita spektaklo gvidita de Ariel Bonkorpa, videbligante la plej freŝajn artistojn de Esperantujo.
Kaj vi povas esti parto de tio! Ĉu pere de kanto, laŭtlegita poemo, teatraĵo, aŭ eĉ montrado de mankreaĵo – ni bonvenigas ĉiun! Prezentu vian mojosecon vive dum la horo, aŭ sendu ĝin antaŭe kiel video por esti elsendita.

Nepre anoncu vin antaŭ la 25-a de februaro al verdkorpa@gmail.com
Kresku kun ni! Aliĝu al la Kultura Horo tuj!

KulturaHoro2.png 2,46 MB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

verdkorpa(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto