🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 172: Plisaĵoj en origamio.

Kunveno/Evento

172-afiŝo_Ateliero-172.jpg 113 kB


La tekniko de plisado aperis en origamio jam de longe (ekzemple japanaj kaj ĉinaj ventumiloj, ombreloj, ktp.), sed ĝia florado plej klare videblas en la arto de faldado de buŝtukoj kaj ornamaĵoj por festaj tabloj dum la 17-a jarcento, en la baroka epoko. En nia tempo, la plej rimarkindajn ekzemplojn de ĉi tiu tekniko prezentas en siaj verkoj Joan Sallas. Hodiaŭ ni parolos pri la historio de plisado kaj gofrado, kaj faldos kelkajn originalajn modelojn kune kun ilia aŭtoro, Jean-Jacques Delalandre.

22.06.2025, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87857894318
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ):skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte