BEMI invitas al facila biciklado sur iamaj fervojoj tra la regiono Bergisches Land, kie interesaj lokoj abundas.
Ni startos ĉe la fervojstacio Solingen Grünewald sur la linio S7 Solingen-Wuppertal. Trajno el Solingen Hbf haltos tie je 9:58, el Wuppertal Hbf je 10:00. Ni atendos tiujn trajnojn. Se vi malfruos, mesaĝu al @larssencay per Telegram.
La celo estas la stacidomo de Hattingen ĉe la rivero Ruhr, kiun ni atingos per biciklovojoj sen krutaĵoj, sur iamaj fervojoj, kun pontoj, tuneloj kaj bela panoramo, preskaŭ tute sen aŭtotrafiko. Se ial ni ne bone progresos, ni povos fini ankaŭ ĉe alia trajnstacio. Aŭ, se ni emos, ni povos plilongigi la ekskurson sur similaj biciklovojoj ĝis la ĉefstacio de Bochum.
Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.
Ne estas kotizo. Elspezojn ĉiu pagas mem.
Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Lars <lars.duisburg[heliko]gmx.de>.
La evento okazos je ajna vetero. Eĉ se estos malbona prognozo, venu al la starto. Se ja tro pluvos, ni iros al kafejo aŭ simile por babili - la celo ne estas suferi, sed amuziĝi.
Kunportu biciklon (aŭ pruntu, ĉu kun du, unu, tri, aŭ pli da radoj, sen aŭ kun motoro) kaj nepre: bonan humuron.