BEF-tago kun studomateno por komencantoj kaj progresantoj
NULIGITA pro la kronviruso
10:00 - 13:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Kadre de la Ĝenerala Asembleo de BEF

LokaKurso

INVITO

La BEF-tago kun la Ĝenerala Asembleo okazos ĉi-jare en De Pianofabriek, Rue du Fort/Fortstraat 35, 1060 St-Gilles/St-Gillis. La salonoj troviĝas en la dua etaĝo: Casablanca 1 estos la akceptejo.

Programo:

10-12h kursoj (kun kafpaŭzo) por komencantoj (Fransuaz), komencintoj (Yves) kaj progresantoj (Lode).

12-13h lunĉo en la sama konstruaĵo malsupre

13-14h libroservo kaj prezento de du libroj: 

1)      Esprimaro, Promenoj en Edeno, de Petro Desmet’, FEL, 2019
2)      Konfuziloj, de Przemyslaw Wierzbowski, Espero, 2018 (?)

14.30-17h Ĝenerala Asembleo de BEF (kun kafpaŭzo) kun mallongaj agadraportoj de FEL,                  APE kaj EBG.

17-18.30h Promeno tra la kvartalo gvidota de Francine Sperber

Homoj kiuj volas poste grupe vespermanĝi en la kvartalo, bonvolu anonci vin antaŭ la 17a de marto ĉe Nikolao De Buyl, nikolao@esperantobruselo.org.

Estu bonvenaj!  Kristin Tytgat (kiki), Prezidanto de BEF

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/bef
kristin.tytgat(ĉe)skynet.be
Pianofabriek, Rue du Fortstraat 35

Interesiĝintoj

Administranto