🖥 Virtualaj BEL-Konferencoj
Prelegoj sekvataj de diskutsesioj

Internacia

La jam tradiciaj BEL-Konferencoj, senpagaj kaj senburokrataj, ĉi-jare estis okazontaj en Porto-Alegro, sub la organizo de Gaŭĉa Esperanto-Asocio. Pro la koronvirusa pandemio kompreneble ne eblis okazigi ĝin ĉeeste, sed ni decidis plu teni la torĉon kaj okazigi ĝin rete.

La prelegoj estos realtempe elsendataj per YouTube kaj ilin sekvos diskutsesioj. Krome, estos malferma interkona momento kaj ferma koncerto. Ĉio okazos poiome en tri sinsekvaj semajnfinoj, tiel ke oni ne laciĝos partoprenante programerojn unu tuj post la alia.

Informiĝu, aliĝu kaj trovu la plej ĝisdatan version de la programo en la retejo: https://v-bel-koj2020.esperantors.net.br/
Dosieroj