Tema diskutado kaj Ateliero – 170: Kanguruo kun sia bebo.
Kunveno/Evento
170-afiŝo_Ateliero-170.jpg135 kB
Hodiaŭ ni parolos pri la bestoj kiuj portas siajn idojn en sako (marsupiuloj) kaj faldos modelon de kanguruo kun kanguruido de Peter Engel, instruotan de Larysa Osadchuk.
Dum longa tempo post la naskiĝo, la kanguruido kaj la patrino konsistigas kvazaŭ unuecan tuton, do origami-modelo, en kiu ili ambaŭ estas falditaj el unu sola folio, tio povas servi kiel speco de “origamia” metaforo, reflektanta la biologian apartaĵon de la evoluo de ĉi tiuj mirindaj estaĵoj.
La vojo de la kanguruido de naskiĝo ĝis memstara vivo — estas ne facila tasko, same kiel la faldado de ĉi tiu modelo, tamen ni superos ĉiujn malfacilaĵojn. Ek?
08.06.2025, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC) Zoom: https://us02web.zoom.us/j/87857894318 Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318 Pasvorto ):skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj