Beneluksa Kongreso 2021
11:00 - 17:00
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Organizita de la Valona Esperanto-Asocio (V.Esp-o)

Internacia

La Beneluksa Kongreso okazos ĉi-jare en Charleroi.

CFE55133-B735-4EC1-B007-EED4F6505A22.jpeg 1,84 MB













Loko: Junulargastejo de Charleroi, je promena distanco de la stacidomo. Estas rekta trajno de Antverpeno/Bruselo al Charleroi. Se vi venos de for, ni rekomendas grupe vojaĝi ene de Belgio per Standard Multi (Rail Pass).

Aliĝilo

Skiza kaj provizora programo


Ĵaŭdo

  • 11:00 (ekde) akcepto. Ni rajtas lasi valizon en la gastejo.
  • 12:30 tagmanĝo en iu restoracio aŭ tamen en la gastejo
  • 14:00 trankvila ekskurso en la urbo Charleroi mem
  • Alternativa programo por ne-ekskursemuloj: 
    • Teknika helpo: individua helpado fare de Yves. Ekzemple: ĉapelitaj literoj, vortaroj, Vikipedio, literumilo. Kunportu viajn ilojn por ke li agordu ilin.
    • Paroliga rondo
  • 18:30 vespermanĝo en la gastejo
  • Interkonaj ludoj
  • Filmo

Vendredo

  • 07:00-10:00 matenmanĝa bufedo
  • 10:00 ĝenerala asembleo de la Valona Eperanto-Asocio
  • 10:00 laborkunsido de la Flandra Esperanto-Ligo
  • 10:00 kurso por komencantoj
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 kunsido de Belga Esperanto-Federacio
  • 14:00 filmo
  • 16:00 prelego pri oftaj eraroj en Esperanto
  • 16:00 kantateliero kaj/aŭ dancateliero
  • 18:30 vespermanĝo
  • 20:00 arta vespero kun surpriza artisto!

3C98B0F3-91D6-4021-BB3D-8E5A70B57A20.jpeg 142 kB












  • 22:00 Lode prezentos sian ludon La Granda Vojaĝo, sekvata de ludvespero (en la trinkejo).

Sabato

  • 07:00-10:00 matenmanĝa bufedo
  • 07:30 meditado
  • 10:00 libroservo
  • 10:00 scienca prelego de Frank van Hertrooij (konfirmota)
  • 11:00 20-minutaj prezentoj
    • prezento de la traduklaboro pri la Urantia libro
    • prezento de la retejo Komputeko
    • prezento de Telegram
    • via prezento!
  • 11:00 kurso por progresantoj fare de Alex Humet
  • 11:00 kurso por komencantoj fare de Fransuaz (konfirmota)
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 ekskurso al la lifto de Strepy-Thieu
  • 14:00 alternativa programo por la ne-ekskursemuloj
  • 17:30 biergustumado 1 (Valer): por komencantoj kaj eksterlandanoj --> enkonduko al biergustumado + ni gustumos 5 malsamajn bierojn el 5 malsamaj belgaj stiloj (gueuze/lambic, belga IPA, triple, bruna, kristnaska/vintra). (eta krompago)
  • 18:30 vespermanĝo
  • 19:30 biergustumado 2 (Valer): por homoj kiuj ŝatas malkovri strangajn bierojn --> ni gustumos 6 eksterordinaraj bieroj el Belgio aŭ eksterlande. Mi certe surprizos vin!  (eta krompago) 
  • 20:30 Kvizo.
  • 22:00 Ludvespero: La Granda Vojaĝo, skrablo kaj aliaj tabloludoj (en la trinkejo).

 
 












Dimanĉo

  • 07:00-10:00 matenmanĝa bufedo
  • 07:30 meditado
  • 10:00 libroservo
  • 10:00 diversaj prelegoj kaj kursoj
  • 10:00 kurso por progresantoj fare de Alex
  • 10:00 kurso por komencantoj fare de Fransuaz  (konfirmota) 
  • 12:30 tagmanĝo
  • 14:00 promenado por la malfruaj forirantoj (Valère: sporta/urbex sur la ŝutmontoj)
  • 14:00 fotomuzeo en Mont sur Marchienne

Manĝoj 

La manĝoj okazos en la restoracio de la junulargastejo. Eblas mendi vegetarajn kaj senglutenajn pladojn. Ne eblas mendi veganajn manĝojn en la restoracio; veganoj kune manĝos en proksima restoracio. Monaton antaŭe ni devos sciigi la nombrojn de la manĝoj al la gastejo. Ne prokrastu do vian aliĝon!
Dosieroj
Informoj

www.benelukso.eu
esperanto.wallonie(ĉe)gmail.com
Rue du Bastion d'Egmont 3

Partoprenontoj

8

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.


Heidi Goes


Andries Hovinga


An Olijslagers

kaj pli...

Administranto