🖥 1a diskutrondo pri filmo
17:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
NOVA SERIO DE KUNVENOJ: Diskutrondo pri (ĉi-foje franca) FILMO >>Mi ne estas simpla viro!<<

InternaciaAnonco

Pluraj homoj petis prokrastigon de la diskutrondo, Do...

VI HAVAS nun ankoraŭ 4 tagojn!!! POR SPEKTI LA FILMON! Skribu al ni, se vi volas kundiskuti

Ni volas kune diskuti kaj interŝanĝi pensojn, spertojn, ideojn, kaj sentojn post spektado de filmo. Ĉi-foje temas pri la franca filmo Je ne suis pas un homme facile (= Mi ne estas simpla viro). (->Vidu diversajn retpaĝojn en kelkaj lingvoj sube)

Ni trovis la filmon en la franca kun anglaj subtitoloj kaj eblaj subtitoloj en la germana, hispana, portugala kaj nederlanda. Se vi bezonas ĝin por spekti, kontaktu nin kaj indiku kiun lingvon vi bezonas.


Ni trovis la filmon en Netflix (laŭ lando diversaj lingvoj aŭdeblas kaj / aŭ legeblas) kaj diversaj aliaj (verŝajne pagendaj) retejoj por spekti filmojn. Kiu ne povas spekti la filmon povas ricevi mallongan superrigardon pri la enhavo kaj ankaŭ estas bonvena kundiskuti.
 
Pri kio temas la filmo:
Post akcidento Damien - maĉisma kaj ,virinovora’ viro - vidas sian mondon renversita: li troviĝas en matriarka socio, kie virinoj regas virojn kaj agas kiel la viroj en la mondo antaŭ lia akcidento. Nun viroj dommastrumas, senhariĝas per vakso, portas mallongajn pantalonetojn ktp. 
 
Spektu la filmon kaj informu nin ke vi pretas kaj emas kundiskuti kaj babili:
Kio kaptis vian atenton? Kio veras kompare al niaj socioj, kio ne? Kie la filmo troigas? Kie ĝi maltroigas?
Originalo „Je ne suis pas un homme facile“ 2018
 
 
(varbfilmo sub 
https://www.youtube.com/watch?v=2bFHdkzqSZA (franca kun anglaj subtitoloj)

Germane: „Kein Mann für leichte Stunden“ https://www.imdb.com/title/tt6857988/

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

sekvos
tomanjoarto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBetti Maul