🖥 Partopreno de belgoj kaj nederlandanoj en Paralela Universo
NULIGITA -
10:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Kun paroliga rondo (kurso) kaj SEP-angulo

Loka

Kio ĝi estas?
Paralela Universo estas unu-taga festo de Esperanto, okazonta en diversaj lokoj samtempe. Paralela Universo ne estas telekongreso. La celo estas ĝui amikecon kun la homoj kiuj estas proksime de vi. Tamen, parto de la amuzo de la tago estas dividi fotojn kaj rakontetojn kun la aliaj grupoj kiuj kunvenas. Tial ni intencas afiŝi fotojn kaj salutojn per Facebook kaj Telegram. Eble ni ankaŭ interkomunikos pervoĉe dum la evento, uzante Skajpon kaj similajn komunikilojn.

Kial ĝi estas?
Por doni al vi la oportunon paroli Esperanton nerete, renkonti novajn amikojn, kaj fari ĝuindajn memorojn. Nia celo estas ke ĉiu kiu volas partopreni, povos sen vojaĝi tro for. Ni celas ke oni povu atingi eventon malpli ol 4 horoj for.

Kion ni faros?
Tio parte dependos de la ĉeestontoj, sed jen kelkaj ideoj:
  • Yves gvidos paroligan rondon kaj povus instrui pri gramatikaĵoj
  • Kunvenos rete la ĉeestintoj de Somera Esperanto-Programado
  • Kaj... ni do eksperimentos per virtuala esperantumado per Telegram, Skype, Facebook ktp

Bonvenon!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

yves.nevelsteen(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto