Ni kore invitas vin al la sekva
Kunsido de Ĝenerala Asembleo de Vikimedio EO. Kunsido de Ĝenerala asembleo estas la plej grava jara evento por kundiskuti kaj kundecidi la plej fundamentajn aferojn de VMEO kaj nian pluan direkton. Per via partopreno vi aktive formas kien kaj kiel Vikimedio EO disvolviĝos kaj, sekve, kiel ni helpados al Vikimediaj projektoj kaj la movado.
Kunsido fine de jaro kutime traktas precipe Jarajn planon kaj buĝeton por sekva jare. Nun ni aldone traktos ankaŭ revizion de nia Strategia plano 2025-2026 kaj eventuale aliajn aferojn.
Dato: 16-a de Novembro 2025
Tempo: 15:00 – 16:00 UTK
Anstataŭa tempo: 15:30 – 16:30 UTK
Detaloj:
oficiala retejo kun aliĝilo
Partopreno estas malferma por publiko, sed voĉon havas nur aktualaj
Plenrajtaj membroj(se vi ankoraŭ ne estas membro de VMEO,
membriĝu nun).