Parzival’ en la Akvopreĝejo en Zuriko
Parzival' ekspozicias en la Arkeo de Babilono

Alia

La artisto kaj klimatosoldato Parzival' dum kvar tagoj ekzspozicias siajn verkojn en la Arkeo en la Zurika Akvopreĝejo. Li volas inviti Putinon kaj Trump al pintkonferenco por lerni Esperanton kaj fini la militojn kaj krei klimatan pacon. Dum la ekspozicio la vizitantoj povas fari sian propran mondopasporton. Parzival' estas verŝajne la plej signifa reprezentanto de la bruta arto, kaj li diferenciĝas de aliaj artistoj en tio, ke li ne nur temigis la problemojn de nia tempo en sia artverko, sed ke li mem tute konsekvence vivas kaj jam de jardejoj CO2-neŭtralan vivon, longe antaŭ ol naskiĝis Greta Thunberg. Li estas la heredinto de la  onklo Olivier Reverdin, iama prezidanto de la Svisa Konsilio de la Ŝtatoj kaj fondinto de la Klubo de Romo. Olivier Reverdin jam en la 1970-aj jaroj parolis pri la klimatoŝanĝiĝo, kaj lia nevo Parzival’ tial konsekvence luktis sian tutan vivon por paco kaj klimata neŭtraleco. – Do profitu, vizitu tiun ekspozicion kaj konatiĝu kun unu el la plej interesaj homoj de nia epoko.

Horaro de la ekspozicio:
Ve, 13a junio, 12-20 horo
Sa, 14a junio, 12-18 horo
Di, 15a junio, 12-18 horo

Dosieroj