LUDadO kaj Via Individua KreemO

Loka

Ludoviko estas simpla semajnfina Esperanto-renkontiĝo por ludemuloj kaj/aŭ kreemuloj, kiu okazos nun la kvinan fojon (post pli ol dujara pro-pandemia paŭzo) en la kvartalo List en la urbo Hanovro en Germanio.

Ne estas fiksa programo, sed dependas de vi.
Ĝis nun planitaj aktivaĵoj:

  • tabulludoj, kartludoj, ktp. - aŭ kunportu viajn proprajn ludojn
  • ornamado de t-ĉemizoj aŭ aliaj vestaĵoj
  • promenado aŭ sportumado en proksima urba arbarego
  • via individua kreemo!

Loko: loĝejo de Carolin kaj Robert en Hanovro/Hannover, Germanujo (adreso post aliĝo)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj