Ni ofertas intensan lernadon, lingvan perfektigon kaj diskutadon pri faktemoj. Dum la semajnfino ni klopodas trakti gramatikajn, movadajn demandojn, instruos pri Esperanto-historio, literaturo kaj kulturo, donas individuan helpon por la plibonigo de gramatiko, plivastigo de la vortprovizo.
Al la programo apartenos ankaŭ distraj eroj: muziko, kantado, urborigardado, partopreno en nia tradicia jarfina kristnaska kaj Zamenhof-festo.
Ni povas oferti tranoktadon en la Esperanto-Centro aŭ rekomendos aliajn favorajn tranokteblojn.
Aliĝu ĉe: esperanto-zentrum@web.de