Kongo (Kinŝasa): debata konferenco de EVAA-DRK
16:00 - 18:00 (MET)
Afriko/Kinŝaso
Elekti horzonon
Debata konferenco pri ESPERANTO en VIRINA GRUPO

Loka

Saluton karaj gesamideanoj.

Nome de EVAA-DRK mi informas vin, ke la 5-an de novembro 2022 ni planas organizi debatan konferencon kun la temo: 
"La ekzisto kaj graveco de ESPERANTO en VIRINA GRUPO".  

La celo de tiu evento estas "ALLOGI homojn al nia movado kaj VIVIGI la grupon".
Por allogi homojn al nia movado, ni bezonas bonan strategion. 
Por sukcesi al tiu strategio, ni  bezonas vian financhelpon, materialon, konsilojn, ... 
Pri materialo, ni bezonas EO-flagon. 

Kiel mi skribis en pasintaj raportoj, ni volas la disvolviĝadon de esperantistaj virinoj en niaj grupoj, asocioj, ...  Pro tio, dum tiu evento, ni prezentos niajn fabrikaĵojn, verkon, ...


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉