Kio estas timo ? ĉu sento/sentimento utila ? Ĉu vi (mal)ŝatas timi ? kiel, kia-okaze ? pli-malpli ? Ĉu vi ŝatas horor-filmojn ? Kial tiom ofte rakontoj por infanoj teruras ? Ĉu timo estas eko de konduto saĝa ? Ĉu timigi estu parto de eduko kleriga ? Ĉu fanfaroni, bombasti estas maltimi ? Ĉu, kiel Asterikso kaj Obelikso, vi timas nur ke ĉielo falu sur vian kapon ? Ĉu bestoj timas ? kiel kvalifiki homojn, kiuj ne timas ? Ĉu « Ne timu » estas klera parolo, ĉe religiestro ? Kiel agi por ke homoj ĉesu timi Esperanton ? [Ĉeestis 11 kolegoj.]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.