Dum aprilo ni estis 5 partoprenantoj kaj ludis 6 ludojn: Patchwork, Qwixx (kaj Qwixx gemixxt), Morgenland, Tabuo en Esperanto, Uno Flip, kaj Trans Europa
20250412_141847.jpg2,61 MB
La sekva ludado okazos dum sabato, la 24a de majo.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 24a de majo 2025 ekde la 14a horo, ĝis almenaŭ la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo Transvaalstraße 13 13351 Berlin (Wedding) publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.