🖥 Literatura konkurso “Ĥristo Gorov – Ĥrima 2020”
Konkurso por rakonto/eseo por geesperantistoj el ĉiuj landoj

Konkurso

Ĥristo Gorov (Ĥrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto.

Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.

La konkurso estos por rakonto kaj eseo. Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu la Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj interretadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj; formato A4; tiparo Times New Roman (12 punktoj). 

La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.

Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30a de septembro 2020 rete al modest@abv.bg aŭ poŝte al Georgi Mihalkov, Sofio – 1229, “Vrabnica” 1, bl. 529 vh. A et. 9 ap. 33, Bulgario.


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bea.espereto.com/literatura-konkur...
modest(ĉe)abv.bg

Interesiĝintoj

Administranto