🖥 La Kolonja Esperanto-Klubo invitas: Redaktu vikipediajn artikolojn!
20:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni prezentas enkondukon en la teknikon de vikipedia redaktado je simpla nivelo, por ne-spertuloj.

Internacia

"Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021" 

Tiu kampanjo lanĉita de UEA, ELiSo, ILEI kaj E@I je 2021-04-24
(vidu la gazetaran komunikon de UEA:
https://uea.org/gk/946a1)
instigis nin aranĝi ĉi tiun prezenton.

Ĉiuj konas kaj uzas la esperantlingvan vikipedion.

Ĉu vi foje rimarkas tajperarojn en iu artikolo? Ĉu aldonindas informoj? 
Ĉu aldonindas eĉ nova artikolo, ĝis nun neekzistanta?

Ni prezentas enkondukon en la teknikon de vikipedia redaktado je simpla nivelo, por ne-spertuloj.

Surekrane vi vidos:
  • kiel korekti erarojn
  • kiel plivastigi ekzistantan artikolon
  • kiel krei novan artikolon surbaze de jam ekzistanta alilingva artikolo

Helpu nin plibonigi kaj plivastigi la artikolon pri Kolonjo.
Kaj pensu pri fari la samon rilate artikolojn pri via aŭ alia urbo, regiono, lando, ŝatokupo ...

Rilate Kolonjon: Rimarkeblas ege surpriza fakto je konsulto de artikoloj de kolonjaj partneraj urboj. Ĉu vi povas malkovri la neatenditan konekton? Se vi estas inter la dek unuaj solvintoj de la enigmo, vi ricevos premieton (la libreton "Vikipedio por vi - Kiel ĝi funkcias, kiel vi kontribuas" de Ziko van Dijk). Pliaj detaloj dum la prezento.

La PDF-dosiero de la lumbilda prezento nun troviĝas sube.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉