🖥 3-a MoVeMo - La Monda Verk-Monato 🖋️💪
Aliĝu al la 30-taga defio de verkado aŭ tradukado ĉiu tage en novembro!

Internacia

Novembro estas la monato kiam vi testos vian literatur-amanto nivelon! Ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo! Dum 30 tagoj, komencante marde, la 1-an de novembro, ni verkos, legos aŭ tradukos kune. Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj literaturaj kapabloj, kiun oni iam ajn inventis!

La aliĝilo de MoVeMo estas ĉi tie.
La telegramo-grupo de MoVeMo estas ĉi tie.

Kial indas partopreni?


Se vi emas komenci novan kutimon, tio ĉiam estas malfacile, ni scias tion. Sidiĝi verki aŭ labori pri tradukoj bezonas seriozan sindediĉon. Ni promesas al vi subteneman komunumon por kuraĝigi vin kaj reciproke vi nin dum 30 tagoj.

Kiel funkcias MoVeMo?

Vi elektas vian defion! La klasika defio kiu devenas el Usono temas pri verkado de 50mil vortoj en 30 tagoj, do 1667 vortojn tage. Ni povas diri al vi, ke ni tute aliel komprenas la defion. La plej grava parto de la defio estas: verki, traduki (kaj kelkaj aldonas ankaŭ legi) dum 30 tagoj, ĉiu tage. Se vi elektas verki aŭ traduki tiam alia grava regulo estas, ke vi ne redaktas la tekston. Tiuj ĉi 30 tagoj estas por eligi la vortojn surpaperen aŭ enkomputilen.

Kio gravas estas ke ni faros tiujn taskojn dum 30 tagoj senhalte, subtenante unu la alian.
Nia celo vere estas kunigi homojn, kiuj defias sin per verkado originale en Esperanto aŭ tradukado de ajna teksto al Esperanto.

Ni renkontiĝas ĉiutage en la telegramo-grupo, kaj unufoje semajne havos interŝanĝon por pridiskuti kiel la defio iras por ni en la Zoom-ĉambro de Bobelarto.

Kiel vi povas aliĝi al la defio?

Plenigu la aliĝilon ĉi tie: klaku por la aliĝilo de MoVeMo.
Venu al nia Telegramo-grupo dediĉita al la MoVeMo por rakonti pri viaj sukcesoj, defioj.

Invito al la tria MoVeMo en nia retejo: https://bobelarto.ink/2022/10/24/plej-versajne-vi-ne-sukcesos-%f0%9f%98%89/

Legu pli detale pri la dua eldono de la defio en aprilo en nia retejo: https://bobelarto.ink/2022/03/24/la-prokrastado-finigas-en-aprilo-cu-vi-pretas-por-la-dua-eldono-de-movemo/

Legu pri la unua eldono ĉi tie: https://bobelarto.ink/2021/10/29/movemo-monda-verk-monato/
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

forms.gle/qu22CP68yvHBNaFFA
info(ĉe)bobelarto.ink

Administranto