Por rapida superrigardo jen la Resuma Filmo:
Jen la 32 kantoj, por kiuj vi povas voĉdoni:
Voĉdoni vi povas per 2 manieroj:
1) Ofteco de spektadoj, ŝatoj kaj komentoj per la paĝo de
https://aperu.net/blogo/tubara-kantoparado/ aŭ la ligiloj por la kantoj supre (vi devas akcepti la kuketojn, por ke oni povu mezuri la spektadon.)
2)
Disdonado de 21 poentoj per la paĝo de PollUnit (
maksimume 3 al unu kanto)
Tubaro kaj PollUnit fine validos 50%/50%.
La plej populara ricevos 32 poentojn, la sekva 31, ktp.
Fine oni ambaŭ adicios kaj ricevos la rezulton, kiu maksimume povus esti 64. Se estus egaleco, pli valoros la rezulto de PollUnit.
La kanto sur la unua rango ricevos 100 €, sur la dua rango 50 € kaj sur la tria rango 25 € en bitmono.
Ligilo al la paĝo de PollUnit por voĉdoni de la 7-a de novembro 2025 ĝis la 7-a de januaro 2026:
Atentu: la nombro de la voĉdonantoj estas limigita fare de PollUnit al 200!
Vi ne bezonas konfirmi vian voĉdonadon! Se vi vidas super la voĉdona linio la signon "0/21", vi jam fordonis viajn 21 poentojn kaj ĉio estas sen konfirmo aŭtomate kalkulita.
La Rezulton de la voĉdonado per PollUnit kaj Tubaro ni anoncos dum la 58-a Kantoparado, la 14-an de januaro:
La
58-a Kantoparado okazos la 14-an de januaro 2026!
https://eventaservo.org/e/RB-14jan26-58a_Kantoparado Jam nun iru tien kaj alklaku dekstre la bluan hometon "Mi interesiĝas". Tiam vi ricevos memorigan retmesaĝon pri la evento kaj ne maltrafos ĝin!
Kaj plaĉus, se vi povus sendi al ni eble kelkajn proponojn por kristnaskaj kantoj: hameln@esperanto.de
Foto: © Heinz W. Sprick
Aldonaj informoj: