🖥 🐀RB_Hameln: 🎶17-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Detala programo:
09.02.2022:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     17-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto.  Bonvolu sendi vian proponon minimume 2 semajnojn antaŭe, por ke ni povu prepari ĉion ĝustatempe.  Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 17-a Kantoparado.PNG 448 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 09.02.2022:
1) Inge: 4:52 Haleluja – Ĵomart, Nataŝa kaj pliaj muzikistoj (poŝtelefona projekto) https://www.youtube.com/watch?v=r91Rry7w_uc
2) Anna: 1:51 Kisi vin - Pigor & Eichhorn  https://www.youtube.com/watch?v=gcZRqp0cXdU
3) Karl-Heinz: 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=yA68B0grCBY
4) Waltraut: 5:59 La Universala Arbo – Kajto https://www.youtube.com/watch?v=u26tgDnFRYg
5) Klaŭdja: 1:48 Ĝoju fratoj (Hava nagila) – Chantal https://www.youtube.com/watch?v=WZhTG12D_xI
6) Rafael: 3:20 Kial ne? – BaRok-Projekto https://www.youtube.com/watch?v=0czG-GwfDEg
7) Teresa: 3:57 La tempo de espero – Mariusz Domaszewicz https://www.youtube.com/watch?v=hHV-DBjRhE4
8) Marcelin: 4:38 Lasu, ke mi kantu! – Manŭel (Emanuele Rovere) https://www.youtube.com/watch?v=Q7HMU5KO8hY
9) Heinz: 3:46 Samideano – Eterne Rima https://www.youtube.com/watch?v=-yoS9r1NihY

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/otnk9hnphvyptnsa4tbntq/ kaj
https://pollunit.com/de/polls/otnk9hnphvyptnsa4tbntq/evaluations
Poentoj 17-a Kantoparado.PNG 44,1 kB
Venkintoj post la voĉdonado (50 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 66 poentoj: La Universala Arbo – Kajto
2-a rango kun 59 poentoj: La tempo de espero – Mariusz Domaszewicz 
3-a rango kun 39 poentoj: Kial ne? – BaRok-Projekto 

Denove estis bela vespero dum la 17-a Kantoparado. Entute venis 65 homoj el 24 landoj (Pollando, Hispanujo, Belgujo, Britujo, Hungarujo, Kroatujo, Kongo Kinŝasa, Litovujo, Slovakujo, Kanado, Luksemburgo, Aŭstrujo, Italujo, Brazilo, Usono, Svedujo, Svislando, Francujo, Rusujo, Bulgarujo, Ĉeĥujo, Ukrainujo, Latvujo kaj Germanujo). Koran dankon, ke vi ĉeestis. Voĉdonis en la fino 50 homoj.
 
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 17-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 17-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!