La lingvo Esperanto ne nur estas ŝatokupo por la plimulto de ĝiaj parolantoj, fakte ekzistas ĉirkaŭ 200 homoj tutmonde kiuj enspezas tute el Esperanto. Kiam la socia retoprogramo Amikumu estis oficiale lanĉita, ĝia amasfinancado kolektis 3 fojojn pli da mono ol atendite.
En la hodiaŭa prezento kaj diskuto ni parolos pri la ekonomia flanko de la tutmonda esperantistaro. Rainer Kurz prezentos antaŭajn kaj establitajn Esperanto-entreprenojn kaj noventreprenojn (eldonejoj, radio, televido, lingvotraduko, komercaj retoj, sociaj retoj ktp.). Li ankaŭ parolos pri kiel li uzis Esperanton por trovi vendopartnerojn por tutmonde la distribuado de videoludada programaro.
Post la kafo kaj tepaŭzo (senpage) Rainer prezentos la bazajn faktojn kaj ideojn de Esperanto kaj montros kiel uzi Esperanton en Sidnejo kaj en la tuta mondo.
Dr Rainer Kurz estas estrarano de IKEF (Internacia Ekonomika kaj Komerca Fakgrupo). Li lernis Esperanton en 1988. Per la tutmonda Esperanto-movado li vizitis pli ol 40 landojn kaj aktivas en diversaj estrarpostenoj de landaj kaj internaciaj Esperanto-asocioj kaj fondaĵoj.