Ekspozicio pri Lucien Péraire kaj pri la E-movado en Pollando ĉirkaŭ 1930, en la Nacia Bilioteko de Pollando.
Kunveno/Evento
Ekspozicio pri la bicikla vojaĝo de Lucien Péraire tra Eŭrazio en 1928-1932,
kaj pri la Esperanto-movado en Pollando dum la sama epoko.
★ Hodiaŭ la ekspozicio estas angla-lingve ĉiĉeronata : ★ Rendevuu je la 17a½, la gvidanto estos Pascal Dubourg Glatigny :
★ Bicikla ekspedicio tra du kontinentoj, miloj da dokumentoj retrovitaj post jardekoj, kaj la historio de esperanto, kiu komenciĝis en Varsovio. ★
Prof. Pascal Dubourg Glatigny faras esplorojn pri la historio de esperantistaj medioj en la intermilita periodo en la Centre Alexandre Koyré en Parizo. Li estas redaktoro de la scienca blogo Militrakonto kaj kunordiganto de iniciatoj celantaj savi kaj protekti la esperantan heredaĵon.
Ek de la 9-a de Decembro 2025 ĝis 31-a de Marto 2026 estas, en la akceptejo de la Nacia Biblioteko de Pollando, vizitebla ekspozicio pri la bicikla vojaĝo "per kaj por Esperanto" de Lucien Péraire, juna franca manlaboristo, okazinta inter 1928 kaj 1932. afisho_BN_500x400.jpg52,4 kB
La ekspozicio estas senpage vizitebla, ĉiutage de Lundo ĝis Sabato, inter 8h30 kaj 20h30, ĉe : Biblioteka Narodowa al. Niepodległości 213 02-086 Warszawa Metrostacio : Pole Mokotowskie
La vitra montro-tablo n° 11 : skatoltablo_11_772x1024.jpg294 kB
Videblas 150 dokumentoj kaj objektoj, en 17 vitraj montro-tabloj : ili rilatas kun la E-movado en la epoko de la vojaĝo, notinde en Pollando, ili devenas de la Nacia Biblioteko de Pollando (kiu nun entenas la Bibliotekon Hector Hodler de U.E.A.), venas de la Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj de la persona kolekto de Lucien Péraire (pasporto, fotoj, taglibroj, mapoj, flagoj) kiun li donacis al Esperanto-France ; ĉio-tio estas rigardebla en la ekspozicio — krom la biciklo !
Unu el la multegaj epizodoj de la vojaĝo : je Vendredo 24-a de Novembro 1930, kun ge-sinjoroj Chung, ĉinaj Esperantistoj en Nankino, Lucien vizitis per fiakro la ĉirkaŭaĵojn : ge-Chung_Nankin_360x512.jpg51 kB