🖥 Ĉiumonata prelegserio (majo 2022)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

16:00 Gravaj Momentoj en la Historio de Afriko – François HOUNSOUNU (Benino)
Afriko estas granda kontinento, tre riĉa en diversaj eventoj. Tiaj eventoj markas la diferencon inter Afriko kaj la aliaj kontinentoj el la historia vidpunkto. Tiu kontinento estas regita de reĝoj kaj imperiestroj.

17:00 Sur Bluaj Planedoj – Laure Patas d’ILLIERS (Francio)
Laure Patas d’Illiers, franca verkistino, publikigis novelaron sciencfikician, titolitan Sur bluaj planedoj. Ŝi prezentos sin, prezentos la libron, kaj respondos al viaj demandoj. Rilataj temoj povas esti diskutataj, inkluzive de: verki en denaska lingvo kaj en Esperanto, sciencfikcio ĝenerale kaj sciencfikcio en Esperanto, eldoni per presado laŭ mendo, libroj en grandaj literoj, bitlibro, preferi ĉu mallongajn tekstojn (novelojn, mikronovelojn, romanojn), ktp.

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, sendu mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Francois_HOUNSOUNU-Laure_dIlliers.jpg 16,7 kB
[François HOUNSOUNU (Benino) kaj Laure Patas d’ILLIERS (Francio)]
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.org.au/eo/prelegserio-z...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto