72-a IFEF-kongreso en Frankfurt ĉe Oder (DE) [kaj Słubice (PL)] Transponta Esperanto Kongreso IFEF- GEA - PEA
NULIGITA La kongreso estas prokrastita al venonta jaro 2021 en la tagoj de 21-a al 28-a de majo.
La komuna kongresa temo tial estas „najbaroj“, la kongresa nomo „transponta kongreso“ mallonge „TRAKO“.

Internacia

Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) ktp.
La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos fervojajn novaĵojn kaj progresojn. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri, ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj.
Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al publiko, al la urbo, al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto.
-------------------------------------------------------------------------------------------
En la prusa provinco Brandenburg, Frankfurt estis ĉefurbo de la samnoma distrikto. Karakteriza estis la situo ambaŭflanke de rivero Oder kun kerno maldekstre kaj kvartalo Dammvorstadt (hodiaŭ Słubice) dekstre.
 La rivero Oder hodiaŭ situas inter eŭropuniaj najbaroj (2004 EU) dum dekdu jaroj nun ankaŭ inter najbaroj rezignintaj pri limkontroloj (2007 Schengen).
 Tia urbo duŝtata, ligita per pontoj, ŝajnis al ni konvena loko por okazigo de internacia aranĝo kiel la Internacia Fervojista Kongreso. Aldoniĝas la decido de Germana Esperanto-Asocio elekti Frankfurton kiel lokon de sia kongreso 2020-a kaj de la Pola Esperanto-Asocio kunveni samokaze.
 La komuna kongresa temo tial estas „najbaroj“, la kongresa nomo „transponta kongreso“ mallonge „TRAKO“. Dum la germana kaj la pola kongresoj estas semajnfinaj aranĝoj IFEF kunvenas por unu semajno. Praktike ni komencas triope kaj finas solaj. Praktike ni devas agordi la tri programojn por eviti konkurencon al laŭstatute necesaj kunvenoj.
 Kongresejo
La en la jaro 1991 novfondita frankfurta Viadrina estas reforma universitato kun akcento internaciisma kaj interfaka kaj la tasko evoluigi la regionon ambaŭflanke de la Odro-rivero, subteni la kunlaboron sciencan kaj kulturan inter Germanio kaj Pollando kaj doni impulsojn al la tuteŭropa integrigo.
1992 la Eŭropa Universitato Viadrina Frankfurt kaj la Adam-Mickiewicz-Universitato Poznan decidis fondi komunan kolegion kaj konstruiigi ĝin en Słubice. „Collegium Polonicum“ la pola kolegio, inaŭgurita 1998 hodiaŭ ofertas studeblecojn pri juraj kaj konstituciaj sistemoj en okcidenta kaj meza Eŭropo, pola lingvo kaj kulturo, interkulturaj komunikaj procedoj, evoluaj aspektoj en rilato al la EU-vastigo orienten, konservo de materia kultura heredaĵo kaj multajn pli.
La pola kolegio disponigos al ni seminariajn kaj konferencajn salonojn kaj estos la ĉefa kongresejo.
Estas vizitebla rekta retpaĝo aranĝita de LKK:
https://www.esperanto.de/eo/enhavo/transponta-esperanto-kongreso-2020
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉