🖥 53-a Malferma Tago de UEA kaj TEJO (virtuale)
13:00 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
2-a Virtuala MT de UEA kaj TEJO

Internacia

La 53-a Malferma Tago de UEA kaj TEJO denove virtuale !

Rezervu la daton: sabato 17-a aprilo 2021.

Zoom-Profilo.jpg 160 kB

















-------------------------
PROGRAMO 

Tempo (UTC) | Temo | Preleganto
13:00 | Solena malfermo | Duncan Charters
13:10 | Salutvorto de Flo + prezento de Eurokka | Floréal Martorell
13:15 | Lingvoinstruado hodiaŭ / aŭ: Kiel usonaj entreprenistoj disvastigus Esperanton | Duncan Charters
--- Muzika interludo 
14:15 | Niaj novaj agoj por disvastigi la valorojn de Unesko per Esperanto | Trezoro Huang Yinbao
--- Muzika interludo
15:00 | Prezento de la ILEI-Kongreso 2021 kaj de la simpozio | Mirejo Grosjean
--- Muzika interludo 
15:30 | La malgranda fina venko kaj la velko en Hungario | László Szilvási
--- Muzika interludo 
16:30 | Radio Havano en Esperanto: Tri jardekoj de senlaca laboro | Orlando Raola
--- Muzika interludo 
17:15 | TEJO sin prezentas | Rogier Huurman kaj Renato Filho (CO-volontulo)
17:50 | Prezento de Vinilkosmo | Floréal Martorell
18:00 | Kiel TEJO-umi dum pandemio | Klára Ertl kaj aliaj
--- Muzika interludo: Surprizo 
19:00 | Prezento de la venontaj UK-j | 
20:00 | Fermo.
-------------------------
GASTLIBRO (subskribu nur dum la 17-a de aprilo!)

https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSe-mpCPtid53HxsznADCWdMCefU2QnS4ATPFVo-Z7dx1--m5Q/viewform

La Gastlibro estas tradicia elemento de la malfermaj tagoj. Post la evento okazos loterio. La gajnintoj estos kontaktitaj retpoŝte. Subskriboj en aliaj datoj ne estos konsiderataj por la loterio.

Se vi aldone volas helpi premii partoprenantojn, via donaco bonvenas. Por scii kiel sendi donacojn vizitu uea.org/alighoj/pagmanieroj. Bonvolu sendi mesaĝon al financoj@co.uea.org kun averto, ke via kontribuo estas por la “53-a MT”. Ju pli da donacoj, des pli da premioj: helpu nin atingi la sumon de 530,00 €!

-------------------------
BABILU!

Babili kun aliaj esperantistoj estas unu el la ĉarmoj de Esperanto-eventoj. Ni invitas ĉiujn aliĝi al la Telegram-grupo de UEA: https://uea.telegramo.org/. Tie eblos kunkomenti dum la tuta evento.

-------------------------
KLARIGOJ KAJ INSTRUKCIOJ

Temo: Virtuala Malferma Tago de UEA kaj TEJO, 17-a aprilo 2021
Tempo: Apr 17, 2021 ekde la 13:00-20:00 UTC
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 817 6492 9633
Pasvorto (Passcode): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Se vi deziras partopreni per la JuTuba kanalo de UEA UEAviva: https://www.youtube.com/watch?v=et1SODr7i7I

-------------------------
DONACU!

La evento estas senpaga, sed via subteno estas tre bonvena! Referenca donacpropono por la evento varias inter 9 EŬR kaj 68 EŬR. 
Konsideru fari simbolan donacon de 68 EŬR (15 + 53) por UEA. Kiel sendi vian donacon vidu ĉe uea.org/alighoj/pagmanieroj - kaj ne forgesu averti al financoj@co.uea.org, ke via kontribuo estas por la “53-a MT”. 

Ligilo al la komunikoj de UEA: https://uea.org/aktuale/komunikoj/ (bv. aboni, se vi ne abonas).
Registritaj prezentoj

Virtuala Malferma Tago de UEA kaj TEJO

La 53-a Malferma Tago (MT) de UEA kaj TEJO okazos virtuale partnere kun Vinilkosmo, sabaton la 17-an de aprilo 2021. La programo komenciĝos je la 13:00 UTC (detaloj sube). Se okazos modifoj, la plej ĝisdata programo troviĝos ĉe Eventa Servo: eventaservo.org/e/mt53. La evento okazos per Zoom (https://us02web.zoom.us/j/81764929633) kaj nur se demandite, bv. tajpi la Kunven-identigilon (